FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
, plibonigas la tutan cxapelon, tiel lerte kiel cxambristino de sinjorino, kaj la generala mosxtofine trankviligxas. Tion auxdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmangxanto zorgas pri sia ekstera vidigxo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Sxi ne diris cxu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa." La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Cxambron de Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj cxi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina." Mi brave kuragxis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun cxi fojon, felicxe, aprobis mian jugxon. Li ecx diris, ke li mem preferus pli la babilajxon de kiu ajn maljunulino, ol auxskulti la sensencajxojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, cxu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aux nur de propra lia fantazio. Antaux nelonge virseksa egoismo aux blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas suficxan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj gxoje vidas kiel erarega estas tiel supozo. Sed mi devas cxesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio cxi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaux, sendube, ni cxiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaux cxe la aferoj legxigantaj, koncernantaj la felicxon de la tuta homaro; kaj ni gxojos je la neniigxo de la malsagxa disputo, cxu viro aux cxu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de cxiam plibonigxonta komuna homa raso. LA NASKIGXEJO. Originale verkita de Paul Mathews, M. A. Cxie mi amas la kamparon sed, ho! cxarma naskigxejo mia, kiom mi vin amegas! Cxu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilagxeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallargxa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, cxe kies cxiu flanko vidigxas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj. Proksime preterfl
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

virseksa

 

logiko

 
politikisto
 

virino

 

parolado

 

virina

 

sinjorino

 
edukiteco
 

sendube

 

rekonos


Baldaux

 

ekzercado

 

malsagxa

 
neniigxo
 
mankas
 

ankaux

 

koncernantaj

 
aferoj
 

helpon

 

homaro


gxojos
 

felicxon

 
legxigantaj
 

nunuloj

 

supozo

 

erarega

 

matematiko

 

studoj

 

sciencoj

 
fizikaj

cxesigi

 

fatala

 

pretendita

 
diferenco
 

cerbkapableco

 
disputo
 
ekzistas
 

plendon

 

plibonigas

 
seksoj

profitajn

 
vojego
 
mallargxa
 

strato

 

trapasas

 

vilagxeton

 

legantoj

 
loketon
 
malgrandan
 

kondukas