FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
mi bedauxras, Cxar estas mi la regxo: mian patron Perei mi jxus vidis. Mirando.-- Ho, teruro! Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaux lia brava filo! Prospero.--La duko de Milano kaj bravega Filino lia povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj rugxigxis ... Nun Arielo baldaux liberigxos. (_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe jxus eraris. Mirando.-- Gxentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Cxi tiu, sed kortusxa la unua. Kompato same movu mian patron! Ferdinando.--Frauxlino, se vi estas korlibera, Regxino Neapola vin mi faros. Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L'aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni sxatas. (_Al Ferdinando_) Atentu, auxdu, cxar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi cxi tie staras Por poste sxteli de mi la insulon. Ferdinando.--Ne! per honoro mia! Mirando.-- Malhonoro Neniam logxis en sanktejo tia; Cxar se malbonon tia dom' entenus, Ecx bono volus logxi kun gxi. Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu! (_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutrajxo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekigxitaj, kaj glansxeloj-- Nu, venu! Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontrauxbatalos Tielan agon, gxis la malamiko Pli pova montros sin. [_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._] Mirando.-- Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, cxar, dolcxanima, Li maltimulo estas. Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto, Cxu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu sxajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontrauxbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos. Mirando.--Mi vin petegas, patro-- Prospero (_al Mirando_)
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

Ferdinando

 

Mirando

 
Prospero
 

Flanken

 

patron

 

logxis

 

trinkos

 
sxteli
 

Marakvon

 

kunkatenos


Konsistos

 

Malhonoro

 

riveretaj

 
mituloj
 
nutrajxo
 

Radikoj

 

entenus

 
honoro
 

insulon

 

parolu


sanktejo
 

spiono

 
Neniam
 

malbonon

 

Glavingigu

 

perfidulo

 

sxajni

 

konsilus

 

dolcxanima

 
maltimulo

Knabineto

 

maltimas

 

kontrauxbatalu

 
Bastono
 

senarmigos

 
petegas
 
Tremigas
 

ofendu

 

malamiko

 
Tielan

glansxeloj

 
kontrauxbatalos
 
montros
 

staras

 

Eltiras

 

glavon

 

sekigxitaj

 
rapidigi
 
Arielo
 

baldaux