FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
aj unu el ili prezentis al sxi sian krucon, kiun sxi akceptis, kaj metis en sian antauxtukon. Reveninte hejmen, sxi malfermis la antauxtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaux sxi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aux ordonis, ke sxi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en sxia antauxtuko katon-viron. SXi ankaux devos redoni la oston al tiu, kiu gxin donacis. Tiun cxi sxi faris, kaj la persono, kiam li (aux sxi) ricevis gxin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antauxtuko tion, kio cxeestas; cxar alie vi nun estus kun ni." SXi reiris hejmen, kaj malferminte la antauxtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidigxitan. Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaux la saman fablon, sed kun iom da diversajxo, kaj la afero okazis en malsama vilagxo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, cxar cxiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, sxi metis gxin en la tirkeston de sia cxambro. Dum la nokto sxi vekigxis. Auxdinte gxemojn kaj sopirojn cxe la tirkesto, sxi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. SXi ankaux iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam sxi redonis la fingron, sxi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis. (II.). Tiu cxi estas tre interesa, cxar la rakonto memorigas la legendon pri _Tannhauser_ kaj mi neniam auxdis similajxon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian sxafaron al la malproksimaj montherbejoj kie logxas amiko kunpasxtisto. Tiu cxi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la sxafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed ecx matene li ne vidigxis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris sercxante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la trancxileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aux literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la pasxtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado." Post ok tagoj, la pasxtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la sxafoj, sed ili ne tute mangxis gxin; tial li enmetis la restajxon en sian posxon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da cxarmaj frauxlinoj, kaj multe da mangxajxoj, kaj da
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

revenis

 
pastro
 
rakontis
 

mortinto

 
trovis
 
antauxtukon
 
ricevis
 

ankaux

 

antauxtuko

 

sxafoj


fingron
 

foriris

 

pasxtisto

 

hejmen

 
malfermis
 
procesio
 

ekvidis

 

krucon

 

perditulo

 
parencoj

vidigxis
 

matene

 

sercxante

 

junulo

 
similajxon
 

auxdis

 

neniam

 
memorigas
 

legendon

 
Tannhauser

kondukis
 

sxafaron

 

vespere

 

malfrue

 

kunpasxtisto

 
logxas
 

malproksimaj

 

montherbejoj

 

unufoje

 
demandu

mangxis

 

enmetis

 

restajxon

 

memvole

 
kunportis
 

posxon

 

Subite

 
lumigita
 

cxarmaj

 

frauxlinoj