FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
ras danki lin pro lia sciigo cxar gxi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn gxis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun cxi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al cxiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi gxoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belajxoj de tiu cxi jxusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojagxon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatigxis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojagxo nun estus pli ol plezurplenega, cxar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj cxi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedauxros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per gxi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn cxi liniojn hodiaux cxar la libertempoj jam alproksimigxas. Mi cxiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaux cxiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojagxo inter la belajxoj de mia propra lando, aux, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie trovigxas bonegaj vojoj, kaj kie la cxiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojagxi ecx pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaux la Pasko, kaj gxia Aprila Esperantist. Al cxiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojagxi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos. Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, cxu la C.T.C. ne devas ankaux klopodi pri Esperanto? Mi gxin kredas, kaj mi fidas,
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:
deziras
 

Esperantistoj

 

multaj

 

Francujo

 

sendube

 
belajxoj
 

vojagxo

 
bicikleta
 

libertempojn

 
memoras

Touring
 

Esperanto

 

internacia

 

lingvo

 
someraj
 
monatoj
 

monaton

 

propra

 

Junian

 
elektis

preskaux
 

neforgesinda

 

varmegaj

 

skribas

 
pliamas
 

eltrovus

 
longajn
 

alproksimigxas

 

hodiaux

 

liniojn


libertempoj

 
polvplenaj
 
interesegaj
 
aferoj
 
tagojn
 
printempo
 

Multaj

 
Cyclists
 

malindan

 
helpon

France

 

notinda

 
klopodi
 
ankaux
 

kredas

 

helpanto

 
persone
 

alilande

 

vivado

 

cxiutaga