FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   >>  
oj mi vin tiris? Arielo.-- Neniam. Prospero.-- Jes! vi cxion nun forgesas. Ja sxanceligos vin trapremi sxlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aux vin trapusxi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ... Arielo.-- Neniam. Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas! Ecx vi forgesas kiel Sikorakso-- Malpura sorcxistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj-- Agadis. Arielo.-- Mastro, ne! Prospero.-- Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie sxi naskigxis. (_Dauxrigota_). MATEO FALKONE. Eltirajxo el Merimee, tradukita de ELISE BAUER. Unu tagon en auxtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, cxar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos cxu li ne havis kauxzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kusxis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimancxon, li tagmangxos en la urbo, cxe sia onklo, la korporalo. Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li eklevigxis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenajxo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj cxiam alproksimigxante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta cxapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per cxifonajxoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li jxus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu cxi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por acxeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaux liaj persekutantoj. Li alproksimigxis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kasxu min, cxar mi ne povas plu marsxi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kasxos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kasxu min rapide, cxar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, gxis via patro revenos. Kasxu min, aux mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas sensxarga, kaj ne estas aliaj kartocxoj en v
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

Fortunato

 

forgesas

 
Arielo
 

Prospero

 

soldatoj

 

Falkone

 

pafilo

 
Neniam
 

pulvon

 

embuskon


falinta

 

bandito

 

foririnte

 
korsaj
 
acxeti
 

persekutata

 

sxanceligos

 
proksimaj
 

forkuri

 

fortika


defendo
 

sukcesinta

 
trapremi
 

aperis

 

kondukis

 

vojeto

 

interspacoj

 

alproksimigxante

 

portas

 
montanoj

sxlimon

 

apogante

 

ricevinta

 
trenigante
 

kovrita

 
cxifonajxoj
 
femuron
 

arbaron

 

atendi

 
alvenas

revenos

 
rapide
 
kasxos
 

permeso

 

mortigos

 

sensxarga

 

kartocxoj

 
respondis
 
granda
 

indiferenteco