FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
s fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, cxiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aux odoro; kaj neniam kreas mielon. CXu la floroj aux kreskajxoj havas ian konsciencon aux propran volon, je siaj agoj aux funkciadoj? CXu vere "la kverko tremetas cxe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaux nelonge la botanikistoj kutimis diri ke cxiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj auxtomataj, sen propra volo aux inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, sxajne, la unua observanto kiu kuragxis pensi kaj diri ke la kreskajxoj posedas ion analogian je la instinkto aux prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaux diris:-- "Mi certe kredas--cxiu kara flor' GXuadas la aeron kiun spiras." Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskajxoj." Mi devus ankoraux citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, cxe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por auxskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj. Ben Elmy. FOOTNOTE: [3] Mignonette. DU FABLOJ DE LAFONTAINE. _La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromagxon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Mosxto! Kiel bela vi estas! Kiom vi sxajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via vocxo estas tiel bela, kiel estas via vestajxo, vi estas la Fenikso el la logxantoj en tiuj cxi arbaroj." CXe tiuj cxi vortoj, pro gxojego eksaltis la korvo, kaj, por auxdigi sian belsonan vocxon, li largxe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromagxon. Tuj ekkaptis gxin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciigxu ke cxiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu cxi leciono sendube egalvaloras fromagxon." La korvo, hontanta kaj konfuza, jxuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin. _La Garolo[4] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo sxangxis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pav
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

floroj

 

fromagxon

 

Charles

 
Darwin
 

verkistoj

 
funkciadoj
 

kreskajxoj

 

Garolo

 
kredas
 
sxajnas

belega

 

mensogi

 
Mosxto
 
Belega
 
humilaj
 

gefratoj

 

FOOTNOTE

 

paroladon

 

silentan

 
kororelon

auxskulti

 
cerbon
 

kompreni

 

Mignonette

 

sidanta

 

altirita

 
FABLOJ
 
LAFONTAINE
 

bonodoro

 

eksaltis


trompos

 

Plumoj

 

malfrue

 

egalvaloras

 

sendube

 

hontanta

 

konfuza

 
jxuris
 

sxangxis

 

plumojn


promenadi
 

aliris

 
prenis
 
vestis
 
leciono
 

gxojego

 

vortoj

 
observemaj
 
auxdigi
 

vocxon