FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  
i lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de gxia naskigxo, gxis tiu cxi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkasxe eliris kun gxi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun cxi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauxzoj, ankoraux neoportune tusxadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la _naskigxo_ de la lingvo. Estos por mi malfacile rakonti al Vi cxion, tion cxi detale, cxar multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dedicxis tutan mian vivon, aperis cxe mi--estas ridinde gxin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu cxi tempo neniam min forlasadis. Tiu cxi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super gxi, kaj kial mi, malgraux cxiuj malfacilajxoj kaj maldolcxajxoj, ne forlasadis tiun cxi ideon, kiel gxin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naskigxis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu cxi sxanco donis la direkton al cxiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la logxantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; cxiu el tiuj cxi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelicxon de diverslingveco, kaj konvinkigxas cxe cxiu pasxo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aux almenaux la cxefa kauxzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas gxin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke cxiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, cxio cxe cxiu pasxo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio cxi cxiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu cxi "doloro pro la mondo" cxe la infano. CXar al mi tiam sxajnis, ke la "grandagxaj" posedis ian cxiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagxa, mi nepre forigos tiun cxi malbonon. Iom post iom mi konvinkigxis, kompreneble, ke ne cxio farigxas tiel facile, kiel gxi prezentigxas al la infano; unu post la alia mi forjxetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forjxeti. Malklare mi iel min tiris al gxi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en cxia okazo suficxe frue, cxe mi formigxis la konscio, ke la sola lingvo povas esti n
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   >>  



Top keywords:

lingvo

 

neniam

 
forlasadis
 

kvankam

 

ekzistas

 

infano

 

kompreneble

 
Bjelostoko
 

Germanoj

 

Hebreoj


lingvon

 

historio

 

multaj

 
naskigxo
 
Esperanto
 

turmentis

 

multoj

 
doloro
 

animon

 

ridetos


infanan
 

momento

 
disigas
 

familion

 

dividas

 

malamikaj

 

kauxzo

 

lingvoj

 

almenaux

 
partoj

strato

 

sxajnis

 

fratoj

 
edukadis
 

idealiston

 
instruis
 
posedis
 

difinitaj

 

Malklare

 
forjxeti

planoj

 
memoras
 
konscio
 

formigxis

 

suficxe

 

utopiojn

 

infanajn

 
grandagxa
 
forigos
 

malbonon