FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   >>  
xin, kaj gxi tute kusxis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la cxenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno gxi brilis kiel fajro. La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaux la maldekstran manon, kaj per la antauxfingro li montris supre sian sxultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la cxenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horologxo. La soldatoj tuj renversis la amason, kaj gxi baldaux movigxis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante levigxi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto jxetis sin sur lin, kaj elsxiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraux lia kontrauxbatalo.--Gianetto, kusxita sur la tero kaj ligita kiel brancxaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimigxis. "Filo de ...," li diris pli malsxate ol kolere. La infano jxetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas gxin. Sed la kaptito sxajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marsxi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen lacigxi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per brancxoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaux metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli sengxena." Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandagxi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbigxo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antauxmarsxis, kurbigxata penige sub la pezo de grandega sako da kasxtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; cxar estas neinde je Korso porti ian sxargxon krom siaj armiloj. Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu cxi ideo? CXu li malpacis kun la justeco? Ne, li gxuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj preparigxis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" SXi tuj obeis. Li donis al sxi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke gxi ne gxenu lin. Tiam li malrapide autauxeniris
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   >>  



Top keywords:

adjudanto

 

Fortunato

 

soldatoj

 
pafilon
 

Gianetto

 
jxetis
 

ankaux

 

portilon

 
cxenon
 
amason

grandega

 

kurbigxata

 
malliberulo
 
penige
 
brancxoj
 

sekvis

 

autauxeniris

 

trankvile

 

kasxtanoj

 
virino

okupis

 
Falkone
 

vundon

 

specon

 

bandagxi

 

edzino

 
subite
 
kondukis
 

arbaro

 

portilo


vojeto

 

kurbigxo

 

sengxena

 

aperis

 

antauxmarsxis

 

trovas

 

peketon

 
singarda
 

memoron

 

esplorante


montano
 

Korsoj

 
preparigxis
 
defendo
 
portis
 

pretigu

 

Giuseppina

 
Edzino
 
malsupren
 

armiloj