FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   >>  
cxu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! CXu vi scias, fripono, ke mi povas kusxigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviligxis. La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, cxar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan cxambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, cxasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj sxajnis gxui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimigxis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la sxultrojn, kvazaux li sentas la ridindecon de sia singardo. Nenio movis, kaj la vizagxo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaux malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenajxo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi sxajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone cxe mi, kaj se mi ne timus cxagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun cxi belan argxentan horologxon, kiu certe valoras tridek frankojn!" "Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horologxon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun cxi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis gxin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuragxigxas kapti gxin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. SXajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horologxon al li. "Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horologxon, kondicxe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horologxon, gxis gxi preskaux tusxis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizagxo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto sxuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaux sufokigxis. Dume la horologxo balancigxis, turnigxis kaj kelkafoje ecx tusxis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano levigxis al la horologxo; liaj fingroj tusxis g
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   >>  



Top keywords:

horologxon

 

preskaux

 
adjudanto
 

tusxis

 

Fortunato

 

katinon

 

vizagxo

 
rigardis
 

donacos

 

horologxo


soldatoj

 

infano

 

kuragxigxas

 
aliamaniere
 
Sentante
 

kokidon

 

prezentas

 
subfali
 

donaci

 

SXajnis


tenton
 

deturnas

 
okulojn
 

paroligi

 

dudekon

 

grandulo

 

korporalo

 

frankojn

 

tridek

 
argxentan

valoras

 

parolos

 

simile

 
ekkriis
 

sufokigxis

 
balancigxis
 
turnigxis
 

spiris

 

avideco

 
respekto

sxuldata

 
gastamo
 
kelkafoje
 

levigxis

 

fingroj

 

dekstra

 

batalon

 
kamaradoj
 
atestantoj
 

depreni