FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   >>  
al la domo, lauxlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta jxeti sin, je la plej malamika movo, malantaux la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kasxate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartocxujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas sxargi la armilojn de sxia edzo. Vidante Mateon tiamaniere alproksimigxantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aux se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la posxto. Je tia sxanceligxo, li kuragxe decidigxis antauxeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo sxajnis al li longega. "Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj gxentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marsxadon hodiaux, sed ni ne devas plendi pri nia lacigxo, cxar ni faris bonan kaptajxon. Ni jxus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio lauxdata," ekkriis Giuseppina, "li sxtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj cxi paroloj gxojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:--Plie li kasxigxis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kasxigxis sub tiu cxi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros gxin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro." "Malbeno!" gxemis tute mallauxte Mateo. Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kusxis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kracxis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo." Nur homo certa morti estus kuragxigxinta elparoli tiujn cxi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan.
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   >>  



Top keywords:

Gianetto

 
korporalo
 

kasxigxis

 
Mateon
 

Vidante

 

Fortunato

 

ekkriis

 

kuzeto

 

pafilon

 

edzino


neniam

 

trovinta

 
vidigis
 

mortigis

 

soldatoj

 

defendis

 
paroloj
 

gxojigis

 
fripono
 

nekontenta


rompis
 

diablo

 

povinta

 

donacon

 

Chardon

 

brakon

 

Franco

 

gxemis

 

stileto

 

ripetadon


postulus

 

vortojn

 

kuragxigxinta

 
elparoli
 
paginta
 

enirinta

 

alvenantan

 
patron
 

premegita

 

insulton


frunto

 

perfidulo

 

semajnon

 

mallauxte

 

alvenis

 
Malbeno
 

provincestro

 
raporto
 

sendos

 

kusxis