FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
>>  
Li baldaux reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn. "For de mi!" ekkriis la malfelicxulo kun tondra vocxo. Poste, turnigxante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkajxon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li jxus intersxangxis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaux_ al Mateo kiu ne respondis.... CXirkaux dek minutoj pasis antaux ol Mateo malfermis la busxon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun vocxo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Pacxjo mia," ekkriis la infano, alproksimigxante, la okulojn larmplenajn, preta sin jxeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantauxen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn pasxojn de sia patro. Giuseppina alproksimigxis. SXi jxus ekvidis la horologxcxenon elpendantan el lia cxemizo. "Kiu donis al vi tiun cxi?" "Mia kuzo, la adjudanto." Mateo ekprenis la horologxon kaj, jxetante gxin forte kontraux sxtonon, disrompis gxin en mil pecetojn. La ploregoj de Fortunato duobligxis, kaj Mateo dauxrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj jxetinte gxin sur la sxultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris sxi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaux sxi volis legi tion, kio pasigxis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." SXi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie sxi fervore pregxis antaux la imago de la Dipatrino.... Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun largxan sxtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn pregxojn!" "Patro mia, Pacxjo, ne mortigu min!" "Diru viajn pregxojn!" ripetis Mateon, teruravocxe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavocxe la patro respondis _Amen_ je la finigxo de cxiu pregxo. "CXu tiuj cxi estas cxiuj pregxoj kiujn vi scias?" "Patro, mi ankaux scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia onklino lernigis al mi." "Ili estas tre longaj, sed diru ilin!" La infano finis la l
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
>>  



Top keywords:

infano

 

respondis

 

Fortunato

 
okulojn
 

Pacxjo

 
haltis
 

Giuseppina

 

pafilo

 
antaux
 
pregxojn

ekprenis

 

Mateon

 
sxtonon
 
adjudanto
 
ekkriis
 

soldato

 

pasigxis

 

fervore

 

pregxis

 
Dipatrino

kvazaux

 
reeniris
 

plorante

 

nigrajn

 

kriante

 

reprenis

 
arbaro
 
botelon
 

tremante

 

fiksante


brakon

 

baldaux

 

pregxoj

 

soldatoj

 

ankaux

 

finigxo

 

pregxo

 
Litaniojn
 

longaj

 

onklino


lernigis
 

genufleksis

 
turnigxante
 
knabeto
 
largxan
 

valeto

 

sxultron

 
trinkajxon
 
ploregante
 

Patron