FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
an Gratulon pri tiu cxi nova grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon internacian de 1891 jaro, tamen gxis nun, mi ne forgesas la mirindan impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi sxajnis, kvazaux iu forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaux malfermis antaux mi largxan pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi cxiam renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas. Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto farigxadis cxiam pli kaj pli largxa; kaj mi pli kaj pli gxuadis la grandegan gxojon estadi en tiu cxi cxarma palaco, kune kun gxiaj noblaj logxantoj. Hodiaux via bela, tre simpatia The Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera gxojo. Gxi kvazaux enkondukis min en novan, gxis nun nekonatan de mi, grandegan cxambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej belaj, plej luksaj apartajxoj de tiu cxi palaco, kie espereble ankoraux mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso estas sorcxe! Vivu la konstruistoj de tiu cxi mirinda palaco! Vivu la Esperantistoj!!" Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn korespondantojn en nia lando. Por tiu cxi celo ni fidas ke nia legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu cxi Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaux sin mem, cxar, _korespondante ni lernadas_. [Cxiuj el la anoncoj en The Esperantist estas indaj je atento.] Ni povus skribi multajn pagxojn pri la progreso farita de Esperanto dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro, 1903. Jam longe Esperantistoj deziregis tauxgan stilmodelan skribajxaron. Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof jxus eldonis interesan kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el gxia Antauxparolo:--"Por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis _Fundamentan Krestomation_ kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de Esperanta stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al cxiu, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. Cxiuj artikoloj estas aux skribitaj de mi mem, aux, se ili estas skribitaj de aliaj personoj, ili estas
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

Esperanto

 

palaco

 
lingvon
 

multajn

 

Esperantistoj

 

kvazaux

 

grandegan

 
denove
 

Esperantist

 

eldonis


gefratojn

 

trovos

 

Doktoro

 
skribitaj
 
deziregis
 

stilmodelan

 

kovrilo

 
adresareton
 

tauxgan

 

notindojn


utilos
 

Decembro

 
farita
 

ankaux

 

Esperanton

 

helpos

 

anoncoj

 

korespondante

 

lernadas

 
atento

Gazeto

 

progreso

 

skribajxaron

 
pagxojn
 

skribi

 
pereiga
 
disfalo
 

diversaj

 

Esperanta

 
modelo

Krestomation

 
Fundamentan
 
dialektoj
 

Atentan

 

parole

 

skribe

 

artikoloj

 
personoj
 
tralegon
 

Fundamenta