FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
jaroj,--kaj tiam vice alproksimigxas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdauxro la Suno transkuras la tutan zodiakon, logxante en cxiu zodiaka stelaro laux la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (cxe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu cxi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraux okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro. Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordigxis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraux tia okazo preskaux 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol cxiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, cxirkaux 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas sxajni nekredebla; cxar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj sercxadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton. _Originale verkita_ Ben Elmy. FOOTNOTES: [19] Boast. [20] Hypothetical. [21] Fittingly. GERMANAJ PROVERBOJ. 1. La infanoj de niaj najbaroj estas cxiam la plej malbonaj. 2. "Preskaux" neniam mortigis musxon. 3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[22]. 4. La plej bona spegulo estas malnova amiko. 5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon. 6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo. 7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo. 8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron. 9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberigxos de li. 10. La legxoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi gxin lauxvole[23]. (_En la kvara_ Esperantist _trovigxos dek Italaj Proverboj_.) (4686). FOOTNOTES: [22] Flea. [23] At will. LERTA RESPONDO. "Se la demando ne estus malgxentila, kiom vin kostas via logxejo kaj mangxado?" "Se la demando ne estus malgxentila, mi tuj respondus!" B.E. _Maljunulo_: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?" _Junulo_ (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris gxin!" _Maljunulo_ (Kritike): "Do neniu vidis vian kuragxan agon." _Junulo_: "Jes, la leono." C.W.T.R. VERA RAKO
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

mortigis

 

stelaroj

 
signoj
 

Sfinkso

 

ankoraux

 

Maljunulo

 

FOOTNOTES

 
okazon
 

demando

 

Junulo


malgxentila

 

kuirejo

 

kvankam

 
superakvo
 
neniam
 

okazis

 

Virgulino

 
efektive
 

Kankro

 

malnova


estingas
 

fajron

 
liberigxos
 

veluro

 

vaksan

 

diablon

 

legxoscienco

 

spegulo

 

invitis

 
filojn

subtenas

 

patron

 

unufoje

 
botelon
 

senhelpe

 
Kritike
 
Sveligante
 

Afriko

 

leonon

 
kuragxan

Proverboj

 
Italaj
 
trovigxos
 

Esperantist

 

lauxvole

 

mangxado

 

respondus

 
logxejo
 
RESPONDO
 

kostas