FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   >>  
multe da tiuj saloj ke neniu deziras malsxpari gxin eksperimente, por efektivigi la sxangxon el salo en metalon, cxar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la bromido, kostas dek du sxilingojn po miligramo, kvanto preskaux nevidebla. Cxiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas koloratajn liniojn proprajn al cxiu metalo, kiuj estas nomataj gxia "spektro." Tial metalo estas konebla per gxia spektro. La radiumo posedas gxian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve, ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj. El la saloj de radiumo elvenas dauxre gaso, kiu havas la econ ke gxi brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj gxi eljxetas korpetojn nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj cxi korpetoj tusxas la aeron, aux gason ian, ili aldonas al tiu cxi la povon eligi elektroskopon. Dum tiu cxi gaso eldonas hejton, kaj dum gxi sxutas elektronojn, gxi malaperas malrapide, kaj anstataux, oni ekvidas alian gason tre malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto, observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu cxi artikolo. Sxajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon. Cxu, kiel eble estas, aliaj elementoj formigxas samtempe, ni ne scias. Tia demando restas por estonta sercxado. Ni vidu cxu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aux grado malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis gxis nun tiajn eksterordinarajn sxangxojn. Unue do, estas almenaux du aliaj elementoj kiuj elsxutas elektronojn. Tiuj cxi estas toriumo kaj uraniumo. Cxiuj el ili, tiel kiel radiumo, sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas cxirkaux 225 (aux ecx eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240. Cxar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas diveni ke, kiam atomo estas multepeza, gxi celas al disrompigxo; ke sammaniere ke oni ankoraux vidis nenian stelon kiu posedas grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie gxi estus malpersista kaj forjxetus sekvanterojn); tiel neniaj elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon, povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laux nia sciigxo, posedas tre altan atompezon, est
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

radiumo

 

elementoj

 
posedas
 

spektro

 

elektronojn

 

observis

 

toriumo

 
metalo
 

simila

 

atomoj


elemento

 

uraniumo

 

spektron

 
atompezon
 
metaloj
 

proprajn

 

posedantaj

 
produkti
 

malsimilajn

 

neniaj


sxangxojn
 

forjxetus

 
Sxajnas
 

eksterordinarajn

 

sekvanterojn

 

grandan

 

ekzisti

 

maksimumon

 

difinan

 
formigxas

sciigxo

 

demando

 

heliumon

 
sercxado
 

estonta

 
restas
 
samtempe
 

malpersista

 

stelon

 
nenian

artikolo

 
ankoraux
 
diveni
 

disrompigxo

 

konataj

 

sammaniere

 

specoj

 
grandegecon
 
sendube
 

konsistas