FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   >>  
i estas tiel granda?" (kaj sxi sxveligis sin ankoraux plie)--"Certe, patrino, gxi estas; kaj, ecx se vi krevigos[3] vin, vi neniam atingos la duonon de gxia dikeco." La maljuna ranino, kolerante ke sxia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis. "_Sin tro sxveligi estas dangxere_." (6266). FOOTNOTES: [1] Brood. [2] Fourlegged. [3] Burst. KANTETOJ INFANAJ. "TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!" Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto! Kio estas vi, multe mi miras; Tiel alta, altega, el nia tereto, Diamant' en cxiel' vi aperas. "THE NORTH WIND DOTH BLOW." Blovas norda vento, Negxa estas sento, Kion faros tiam rugxgorgxeto? En grenejo restos, Varme tie nestos, Sub flugil' kasxite la kapeto. "HEY, DIDDLE DIDDLE!" Babilo, babileto! Kato kaj violoneto, Bovino super lunon eksaltante; Hundeto multe ridis, Ludeton kiam vidis, La plado kun kulero forkurante! "LITTLE JACK HORNER." Jxak Horner malgranda, En kojno sidanta, Kun pasto de prunoj sin festas; Enmetis fingregon, Eltiris prunegon, Kaj diris, "Knab' bona mi estas!" _Tradukis_ Ben Elmy. NOKTO TERURA. _Originale verkita de_ Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). Estas tre granda cxambro, mi ecx povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj cxirkauxata, estas tute en angulo. Sur tiu-cxi lito kusxante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo gxi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio gxi transiras la cxambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon cxe la kontrauxa flanko de la cxambro. Gxuste tiamaniere timema infaneto tusxus la kapon de kusxanta hundo. Kontraux tiu cxi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo. Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi levigxas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj. Estas kvazaux ia nekonata forto altirigis min. Grandaj multepezaj fenestroj, cxiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermajxoj, malvarma aero enfluas en la cxambron. Mi sentas min tremetantan de--malvarmo, aux cxu estas--de ia antauxaverto[4] pri dangxero? Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per sxtonegoj pavimatan. Je tri fla
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   >>  



Top keywords:

fenestroj

 

LITTLE

 
cxambron
 

DIDDLE

 

malgranda

 

TWINKLE

 

densaj

 
granda
 

kurtenoj

 

cxambro


malforta

 

malhelaj

 

transiras

 
kontraston
 
montras
 

kontrauxa

 

flanko

 
Gxuste
 

tiamaniere

 

Metcalfe


tremeta
 

masivan

 
pordon
 

diafaneco

 

enirantan

 

timema

 

antikva

 

grandega

 

cxirkauxata

 
kusxante

fantoma

 

lumigas

 

blankeco

 
angulo
 

igante

 
strangan
 
flankkurtenojn
 

mallumo

 

malvarma

 
enfluas

tremetantan

 
sentas
 
malfermajxoj
 

malfermitaj

 

kadrojn

 

havante

 

malaltaj

 
malvarmo
 
korton
 

antikvan