FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
ekto de mia teruro! Senmove gxi pendigxas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetajxojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, rugxajn kiel brulantaj karboj. Kiel sxtono mi staras! Miaj okuloj grandigxas; mia sango malfluidigxas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi auxdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kauxzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuragxas ecx spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj rugxaj brulas mian cerbon. Ekster la pordo mi auxdas brueton. Jocxjo kaj Vilcxjo do alvenas! La besto ankaux auxdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La nagxiloj movigxas, la vosto levigxas. Mi antauxsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite dissxiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forjxetanta gxin saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi vekigxis. FOOTNOTES: [4] Premonition. [5] Legs. [6] Burdens. [7] Swoon. [8] To enjoy. [9] A sole. [10] Streak. [11] Sting. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Dauxrigo). (_Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_dauxrigo_). Mirando.-- Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven', sed cxiam haltis, Lasante min ankoraux nekonantan. Prospero.--Sed nun la gxusta horo fine venis, La nunminut' postulas ke vi auxdu. Obeu, auxdu. Cxu vi ne memoras Epokon ... aliloke ol cxi tie? ... Memori vi ne povas, kompreneble, Cxar tiam vi ne estis ecx trijara! Mirando.-- Sed iometon povas mi ... Prospero.-- Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L'imagon kiu en vi konservigxis. Mirando.-- Kredeble estas songxo malproksima, Sed ne memoro, kiun mi posedas ... ... Cxu servis min aux kvar aux kvin virinoj? Prospero.--Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto logxi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antauxfarigxo ... Cxu eble kiel vi cxi tien venis? Mirando.-- Sed mi ne povas. Prospero.-- Antaux dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaux, Regnestro estis, de Milano duko. Mirando.-- Cxu vi, sinjor', n
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

Mirando

 

Prospero

 
auxdas
 

okuloj

 

denove

 

memoras

 

memoro

 
servis
 

bruston

 

Memori


teruro

 

gxusta

 

postulas

 
nunminut
 
Novembran
 

Decembran

 

Dauxrigo

 
VENTEGO
 

Tradukis

 

haltis


Lasante
 

ankoraux

 
ekparoladis
 

dauxrigo

 

nekonantan

 

nematura

 

virinoj

 

Virinoj

 

multaj

 
antauxfarigxo

Milano

 

sinjor

 

Regnestro

 
antaux
 

Antaux

 
trijara
 
iometon
 

personoj

 

aliloke

 
kompreneble

reserved

 
songxo
 
malproksima
 

posedas

 

Kredeble

 

konservigxis

 

imagon

 
Epokon
 
kuragxas
 

ponardegon