FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
Sed je la povo ecx postuli plie-- --Mensoge cxiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas-- Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas.--Cxar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion cxiam li posedis, Kaj tial plialtigxis--Cxu vi auxdas? Mirando.-- Ho! tian diron auxdus surdulino! (_Dauxrigota_). KAZABIANKO (Casabianca).--Mrs. Hemans. _Tradukis_ Clarence Bicknell. _La juna Kazabianko, knabo dektriagxa, filo de la Admiralo de la sxipo "Orient," restis cxe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamigxo de la sxipo, kaj kiam cxiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo._ La knabo sur la sxip' brulanta, De cxiuj forlasite, staris; La flamoj de l'batalruinoj[13] Sur la mortintoj lumon faris. Sed, naskigxite por komandi, Li restis, brava kaj belega, Estajxo de heroa sango, Infano, sed de form' noblega. La flamoj proksimigxis; tamen, Al patra mendo[14] li obeis; Kaj sia vocxo al la patro Ne venis, cxar li jam pereis. Li lauxte kriis, "Patro mia Cxu mi ne finis devon mian?" Ne sciis li ke l'Admiralo Ne povas auxdi filon sian. "Parolu, patro," li rediris "Cxu min foriri nun vi lasas?" Sed nur respondas la pafado; La flamoj pli proksime pasas. Nun sur la fronto lia batas Kaj sur la haroj, la varmeco; Sed de l'posteno de la morto, Regardis li en trankvileco. Ankoraux lauxte li demandis, "Cxu estos devo, mia halto?" Dum tra la veloj pli kuradas La fajroj per rapida salto. La sxipon, kun brilec' sovagxa, La flagon[15] ili envolvadis, Kaj super la kuragxa knabo, En la cxielon radiadis. Subite tondra sku' bruegis Sed li--la knabo--kie estis? Demandu de la ventoj kiuj La maron per la eroj vestis. La mastoj, flag', timono[16]--cxiuj Servadon faris je honoro. Sed nobla pli ol ili estis La juna kaj fidela koro. FOOTNOTES: [12] Post. [13] Ruins of the battle. [14] Order. [15] Flag. [16] Helm. VESPERO. I. Cxielrugxo, Eknoktigxo, Mallumigxo, Malvarmigxo. Peza nubo Super arbo; Nigra urbo Kiel tombo. Cxio restas Kaj silentas; Cxio haltas Kaj ekmortas. II. Senamigx
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

flamoj

 

Admiralo

 
restis
 

pereis

 

lauxte

 

posteno

 

fajroj

 
kuradas
 

brilec

 

sxipon


flagon

 

sovagxa

 

rapida

 
Ankoraux
 
respondas
 

proksime

 

pafado

 
foriri
 

Parolu

 

rediris


demandis
 

trankvileco

 
Regardis
 

fronto

 

varmeco

 

Subite

 

Cxielrugxo

 

Eknoktigxo

 

Mallumigxo

 
Malvarmigxo

VESPERO

 

battle

 

haltas

 
silentas
 

ekmortas

 
Senamigx
 
restas
 

bruegis

 

Demandu

 
ventoj

tondra

 
kuragxa
 
cxielon
 

radiadis

 

fidela

 

FOOTNOTES

 

honoro

 
Servadon
 
vestis
 

mastoj