FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
>>  
en saltis, tien kaj tien cxi, ke gxia blanka korpo sxajnas esti nur strio[10] de lumo. Mi auxdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero trasxirita, kaj la terura fisxbesto cxirkauxflugadas mian kapon, preskaux frotante mian vizagxon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu cxi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuragxas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la cxambro." Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaux per gxia malbona spirito gxi povas legi miajn pensojn, la fisxbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio. Dume la du viroj kriegadas. "Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu gxin eniri en la domon, la plej malgranda piko kauxzos la morton. Gardu la ponardegon[11]! Mi kaj Vilcxjo supreniros." Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon. Sur tableto kusxas largxa, maldika libro, kaj la fisxbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksterajxo de la kurteno. Gxi restas tute senmova, eble gxi dormas. Mi denove rapidege ekpensas. "Se mi gxin frapos forte kaj subite, kredeble gxi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaux ol gxi povos reveni, mi fermos la fenestron." Per la du manoj tenante la libron, mi proksimigxas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laux mia espero, estas forpelata tra la malfermajxo. Forjxetante la libron, mi jxetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege gxin tiri malsupren. Sed gxi estas pezega kaj movigxas nur malrapide; antaux ol mi povas gxin fermi, mi vidas revenante la fisxbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaux gxi nagxas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermajxo, kiam, tutproksime de mia vizagxo, alvenas la blanka solea korpo; gxi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan cxirkaux la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermigxas, kaj la terura fisxbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la obj
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
>>  



Top keywords:

fisxbesto

 

terura

 

restas

 

korpon

 
pendigas
 

fenestro

 

kvazaux

 

malfermajxo

 

pordon

 

blankan


blanka

 

antaux

 

libron

 
virinoj
 
ekpensas
 
infanoj
 

kredeble

 

forfalos

 

malfermitan

 

kurtenon


rapidega

 

fortege

 

komencas

 
jxetas
 

kadron

 

proksimigxas

 
eksteren
 
reveni
 

fermos

 
fenestron

espero
 

malsupren

 
korton
 

frapas

 
forpelata
 

tenante

 

Forjxetante

 
rapide
 

malsupreniras

 

platan


glitantan

 
glitas
 

supren

 

cxirkaux

 
malsupreniranta
 

enfermita

 

brusto

 

momento

 
fermigxas
 

alvenas