FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu cxi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de cxiuj cxeestantaj gesinjoroj, fortigxos la Maltan brancxon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo cxiam faros tion, kion sxi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaux el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte. FOOTNOTES: [17] Allude to. [18] Cocoanut Palms. KIAN AGXON LA SFINKSO HAVAS? Sendube la plej antikva konstruajxo hommana, kiu ankoraux restas gxis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aux--pli bone diri--kusxas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, cxefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kusxanta leono, laux korpo kaj membroj; sed kun kapo, sxultroj kaj brusto de virino. Cxe nia tempo nur vidigxas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; cxar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaux enterigita, de la sablo. Kian agxon la Sfinkso havas? Cxu iu povas tion nun eltrovi? Cxe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn--"Bravuloj miaj, de la altajxo de tiuj cxi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aux fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas ecx pli malproksiman daton. Kaj cxiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaux la fondigo de ia Piramido. Plinio skribis, cxe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas cxirkaux la 6a gxis 16a de Auxgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordigxas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimigxas de la reala loko de la stelaroj dum la dauxro de cxirkaux 12,900
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

Sfinkso

 

Esperanto

 
statuo
 

Sendube

 

Busuttil

 

artikolojn

 

statuego

 
gazetoj
 

cxirkaux

 

sistemo


stelaroj

 

Piramidoj

 

soldatojn

 
Bravuloj
 
altajxo
 

admonis

 

militiro

 
Napoleono
 

Egiptujon

 

rakontas


malproksiman
 

fanfaronado

 
anoncas
 

modernaj

 

observantoj

 

milcentjaroj

 

eltrovi

 

rigardas

 

esploristoj

 
varmega

vidigxas

 

propagandilo

 

ekvekigis

 
dormantetan
 

sxultroj

 
brusto
 
virino
 

giganta

 

enterigita

 
cetero

figuro

 
kovrita
 
kvazaux
 

konsentas

 

Zodiaka

 

akordigxas

 

tagnoktegaloj

 
procesio
 
Virgulino
 

fenomena