FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   >>  
u, Jocxjo; vole, nevole, estas necese gxin fari." "Kaj kial gxi estas necesa? Cxiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraux rebatas la sovagxan fisxbeston. Kial ne restus gxi en sako? Kiel mi sxatus[8] gxin mortigi. Cxu gxi estas senmortema, vi pensas? "Se gxi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj gxin tusxu; sed post tia frapado gxi restos morgaux preskaux kvazaux senviva. Kaj estus dangxerege ke gxi restu en sako. Se ni ne cxiunokte svenigis gxin, baldaux gxi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de cxiuj vilagxanoj, eble ecx de la tuta homaro. Frapu fortege; jen----" Singarde kaj malrapide la busxo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antauxen saltegas, tute rekta al la vizajxo de lertega Jocxjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas gxin, kaj en tiu momento Jocxjo antauxpusxas la sxovilon, kaj per rapidega movo forte forjxetas la sovagxan beston. Kun bruega sono gxi frapas, dekstre de mia cxambro, la nerompitan muron, je la alteco de cxirkaux dudek piedoj de la tero. Jocxjo estas aginta kontraux gxi same kiel oni agas kontraux la balon kiam oni ludas "_Cricket_." Tute svenigita gxi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laux la formo de soleo[9]. En la momento dum gxi restas kvazaux senviva, Vilcxjo rapidas gxin levigi kaj remetas gxin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj gxi rekomencas la antauxan saltadegon. De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antauxena saltego; de-nove kaj ankoraux de-nove.... Kiam Vilcxjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Jocxjo, ke vi ne sendas gxin tra la fenestroj, cxar gxi mortigos kiun ajn gxi tusxos." Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, cxar gxi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaux antauxmetis antaux gxi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn. Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi auxdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aux flugantan, en la malfermajxon. Du aux tri fojojn gxi cxirkauxflugas la tutan cxambron. Eble gxi min ne vidas; certe gxi min ne tusxas, sed mi sentas la venton de gxia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo. Kiel eble plej rapide; sed la fisxbirdo kiu vere flugas, sed flugas per nagxiloj, tiel rapide antaux
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   >>  



Top keywords:

Jocxjo

 

rapide

 
senviva
 

kvazaux

 

kontraux

 

Vilcxjo

 

beston

 
svenigita
 

momento

 

fenestron


antaux

 

rebatas

 

sovagxan

 
flugas
 
ankoraux
 

malfermas

 

kvaran

 
malfermo
 

antauxena

 

saltego


subite
 

ekkrias

 
fenestroj
 

mortigos

 

sendas

 

treege

 

remetas

 

levigi

 

rapidas

 
restas

nagxiloj

 

antauxan

 

saltadegon

 
rekomencas
 

sekundoj

 
fisxbirdo
 
malmulto
 

tusxos

 

kovrilojn

 
fortajn

kredis

 
nerompeblajn
 
lignajn
 

ankaux

 

antauxmetis

 

flugantan

 

farinte

 
cxambron
 
ekkriegon
 

fermonta