FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  
La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaux el tiuj cxi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian auxdantaron, ecx kiam li instruis gxin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro mangxis kun Hxino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicajxo, kies nomon li nesciis. Kredante ke gxi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baux-aux! Baux-aux!" kaj Doktoro Pollen asekuris la auxdantaron ke, se tiu cxi oficiro kaj sia Hxina amiko komprenis Esperanton, simila terurajxo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj cxeestantoj opiniis ke estis bedauxrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontrauxbatalis kontraux Esperanto, cxar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli tauxga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li! * * * Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de _L'Esperantista_, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun gxi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de cxiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de cxiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la jxurnalo, _Grafo Albert Gallois_, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn." * * * La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu cxi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedauxras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaux ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por gxin lerni. Cxar, tago post tago, leteroj en tiu cxi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu cxi afabla helpanto de la B
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   >>  



Top keywords:

lingvo

 

Esperanto

 
Sinjoro
 

internacia

 

Gallois

 

Albert

 

komprenis

 
malfacila
 

Esperantista

 

mastro


Societo

 

auxdantaron

 

Doktoro

 
Pollen
 
landoj
 

Esperantistojn

 

Fervore

 
estonteco
 

artikolojn

 

Modena


Riolunato
 

Italujo

 
jarabono
 

kostas

 

jxurnalo

 

redaktado

 

tradukojn

 

monato

 

esperas

 
sciigojn

kunlabori

 

aperos

 

organo

 
reorganizita
 

reformita

 
monata
 
Redakcio
 

helpanto

 

afabla

 
skribi

lingvoj

 
precize
 
esperanta
 

bonvolu

 

redaktata

 

eldono

 

Braillean

 
bedauxras
 
skribon
 

antaux