FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
gxin legu. * * * Eble, kiam oni vidos tiujn cxi vortojn, oni jam estos vidinta sur cxiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan rugxan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter cxiuj Anglaj-parolantaj popoloj. * * * Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestrancxajxojn. Tiuj cxi cxiam plioftigxas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero. * * * Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondigxis, dank' al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn posxtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C. * * * Nova Grupo ankaux fondigxis en Brightono, laux la anonco en No. 8. _Frauxlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj. * * * Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaux sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. * * * La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finigxas en tiu cxi numero. Laux la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldonigxos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam suficxe da mendoj estos ricevitaj. Anstataux la Ventega pagxo, estontaj numeroj enhavos pagxon en la Angla lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso. * * * La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novajxon. Anstataux ol kunveni en cxambro, ili fotografiigxis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj auxskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu cxi plano estas kiel eble plej multe sekvinda. * * * Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton sxangxi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

Esperantaj

 

Anstataux

 
fondigxis
 

enhavos

 

ankaux

 

lingvo

 

plezure

 
Anglaj
 

granda

 

Esperantan


nomojn

 

anonco

 

aferoj

 
suficxe
 
Amikoj
 

Grupaj

 

numeroj

 
pagxon
 

proponoj

 

estontaj


ricevitaj
 

aparta

 
Ventega
 

mendoj

 

Ilford

 

grupon

 

Jeffery

 

numero

 

Londono

 
Ilfordo

sukcesis

 

Ventego

 

finigxas

 
eldonigxos
 

enkondukis

 
regulo
 
sendube
 

Esperantajn

 

sekvinda

 
Sinjoro

Redaktoro

 
rajton
 
sxangxi
 

lingvoj

 

Ekzemplero

 

literaturo

 

klasika

 
Franca
 
titolon
 

Doktoro