FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   >>  
multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj gxiaj logxantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antauxe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la antauxaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis gxiajn najbarojn, cxar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio. Tiu cxi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto. BULONJO. H. Bolingbroke Mudie. La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Cxie trovigxas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuragxe! Ni baldaux trovis, ke ni eniris Esperantujon, cxar, dank' al la sencxesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni ensxlosigxis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, cxar ni ja esperis, ke la vetero baldaux plibonigxus. Laux la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du. Gxustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis suficxe trankvila kaj ni sensxancele eniris la vaporsxipon. Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe sxatis la privilegion gxin uzi. Vere, cxiam kaj cxie Esperantistoj gxuas specialajn privilegiojn. Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la cxirkauxajxoj estis preskaux nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakajxojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatigxi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi gxis kiam la sxipo cxesus sian movadon cxar, alproksimigxinte, ni gxoje rimarkis ke la elsxipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon cxe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj vocxoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Cxu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj gxoje flugis de la tero en la sxipon, el Francujo en Anglujon. Kompreneble la cxirkauxstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas gxin sen ellerna
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   >>  



Top keywords:

Esperanto

 

Esperantistoj

 
trovis
 

eniris

 

nebulo

 

baldaux

 

trankvila

 
vetero
 

neniam

 

preskaux


nevideblaj

 

cxirkauxajxoj

 

marbordo

 
rapide
 
kolektigis
 

pakajxojn

 

Franca

 
aperis
 

plenigita

 

turist


kajuton
 

apartan

 
vaporsxipon
 

sensxancele

 

Folkestonen

 

forveturis

 

suficxe

 

vagonaro

 

sxatis

 
supozis

alvenis

 

movadis

 

Gxustatempe

 
privilegiojn
 

specialajn

 
privilegion
 
samideanoj
 

intersalutas

 

steletoj

 
eldirojn

elkriegas

 
fortaj
 
vocxoj
 

korajn

 

similaj

 

lingvo

 

cxirkauxstarantoj

 
ellerna
 
Kompreneble
 

Anglujon