FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
diris, ke en la apudaj vilagxetoj estis iom pluvdona. Ni estis felicxuloj havi kune kun ni la veter-subestron! Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero. Post tre felicxa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiigxis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakajxojn por la baldauxe foriranta vaporsxipo. Tion farinte kaj vespermangxinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin gxis la ensxipejo por doni al ni lastan _Gxis la Revido_.... Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi, ni gxuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas ecx pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj gxiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto cxe siaj samnacianoj. Vere ni sxajnis esti "centjaraj amikoj!" Kaj cxu mi cxiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde! Tamen unu malfacileco cxiam trovigxis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Cxiam, kiam oni arangxis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Cxiam Sro. Michauxx diris ambaux, ekzemple, je la _naux kaj duono_ kaj je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aux unu aux la alian. Ni diros je _naux-tridek_. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kauxzata de tiu malfacileco. Al la dirita horo, cxiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laux la antauxa anonco en The Esperantist, tiu cxi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo. Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn cxi liniojn, kion vi pensas? Cxu vi ne multe bedauxras, ke vi ne kuragxis partopreni je tiu cxi unua oficiala grupkunvenejo? Mi gxin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn cxi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Auxgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el cxiuj proksimaj aux malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road, Lee, Kent_) li povos arangxi speci
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

amikoj

 

esperas

 
Francaj
 

viziton

 

sistemo

 

granda

 

malfacileco

 
Legantoj
 

fervoja

 

praktika


Esperantist

 

pluvdona

 

bedauxras

 
kuragxis
 
partopreni
 

pensas

 

anonco

 
liniojn
 

renkontojn

 

Tiamaniere


tridek
 

subestron

 
kauxzata
 

felicxuloj

 

internacia

 

oficiala

 

minutojn

 

dirita

 

aldonu

 
antauxa

landoj

 

malproksimaj

 

elspezo

 
proksimaj
 

alilandaj

 
Esperantistoj
 
Anglujo
 

arangxi

 

Effingham

 
skribos

apudaj

 
Kapitano
 
Libertempo
 

vilagxetoj

 

klopodas

 

plendu

 

neniam

 
necese
 
longatempe
 

vizito