FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, ecx por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj cxi poemoj, la Esperantaj vortoj tauxgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco. Post la finigxo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, cxar ambaux el ili konsistis el floroj rugxaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco. Sed jam tro longa estas tiu cxi priskribo. Por gxin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michauxx kaj Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraux alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni cxie rimarkis, ke la _Verd-kovrilajxeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas sxatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus! Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj. Morgaux matene, post naux-tridek, niaj amikoj nin sercxis, kaj kondukis en la gxardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiigxis antaux bela floraro. La rezultato estas bona, kaj cxiam servos kiel fidela memorajxo de plezura mateno. Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon gxis Wimereuxx. La antauxan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun cxi rubandon oni nun fiksis cxe la vitro de la tramo, kaj cxiuj preterirantoj bone rimarkis, ke gxi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon. Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindajxojn mi certigxis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaux estas suficxe bela. Ne sxanceli
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

rimarkis

 

Esperantaj

 
amikoj
 

floroj

 

Esperantista

 

rubandon

 

Bulonjo

 
granda
 

matene

 

Legantoj


poemoj

 

realvenis

 

gxardenojn

 
tridek
 
kondukis
 

sercxis

 

antaux

 
kunpensus
 

legantaro

 

fotografiigxis


Duhamel
 

floristo

 
Bulonja
 

posttagmeze

 

floraro

 

malseketa

 

pripensi

 

Londono

 

nigreta

 
malseka

mirindan

 

silente

 

hotelon

 
kantoj
 

salutoj

 
internaciaj
 
Morgaux
 

Esperantujo

 

komfortan

 
vespere

belega

 
plezura
 
gajnis
 

reklamon

 

ekpensis

 

Tiamaniere

 

fiksis

 
preterirantoj
 
trompis
 

malbela