FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   >>  
do, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaux alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetigxi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj. Ni vidis malfelicxulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis felicxuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas. La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo trovigxas prezaro Esperanta. Tio cxi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraux cxie regnis. Baldaux ni, granda procesio, marsxis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fisxkaptado. La maro cxiam trovigxas je unu flanko cxi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj cxie vidigxis, pro la pluvego, kiu cxion sxangxigas. Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentigxis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj. Dum tiu cxi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi arangxis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi arangxos bonan veteron, por ke ni, kaj cxiuj aliaj kuragxuloj, gxuu felicxan libertempon." Kompreneble cxiuj multe ridis, je tiu cxi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo cxesis, la stratoj sekigxis, kaj fine la suno ekbrilis por aplauxdi tiun cxi memorindan internacian kunvenon. Post tagmangxo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fisxvendejon, la sxipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermangxo. Al tiu momento, Sro. Michauxx, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, cxagrenege mi gxin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu cxi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunvenigxis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribajxojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti gxin en la albumon, kiun mi cxiam konservos inter mia cxiam pligrandigxanta propagandilaro. Dum la vespermangxo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   >>  



Top keywords:

alvenis

 

kunvenon

 
Esperanta
 

rimarkis

 

trovigxas

 

momento

 

stratoj

 
Baldaux
 

amikoj

 

vespermangxo


sxipejon

 

antikvajn

 

pretigis

 
hotelen
 
reveninte
 

katedron

 

urbmurojn

 
eldiro
 

libertempon

 

felicxan


Kompreneble
 

cxesis

 
sekigxis
 

tagmangxo

 

promenadojn

 

vizitis

 

internacian

 

memorindan

 

ekbrilis

 
aplauxdi

fisxvendejon

 

skribi

 

subskribajxojn

 
papereron
 

bonvolos

 
rekunvenigxis
 
dankojn
 

iatempe

 

Grupanoj

 
grandan

plezuron

 
nature
 
propagandilaro
 

priparolis

 

venontan

 

programon

 

pligrandigxanta

 
albumon
 
enmeti
 

konservos