FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
nte inter la gehxoristoj apud sxia fiancxo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke sxi jam acxetis multe da utilaj ornamoj, trikotajxoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest--la domo en kiun, post unu aux du jaroj, la fiancxino estos kondukata kun la eksplodo de du aux tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek gxis ducent cxevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aux ses cent homoj, cxar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko. Unu Dimancxon, Nia Frauxlino vidis Nest inter la gehxoristoj, sed ne estis sxiaflanke la _Cariad_'o.[8] La sekvantan Dimancxon sxi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Sxi informigxis pri la kauxzo de tio cxi, kaj sciigxis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis gxis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuragxus reveni en tiun vilagxon, ili kasxus lian korpon tie, kie gxi nur trovigxus je la Fina Jugxo. Nia Frauxlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilagxo ne estis jam punita de gxiaj viroj. Oni sxin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaux sesdek, kaj la tuta parohxo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edzinigxi. Cxu sxi ne povos nenii al sxi la plezuron vidi la _Cariad_'on gxis kiam liaj malamikoj foriros?" Nia Frauxlino auxskultis, sed ne aprobis; tute ne! Dimancxo denove alvenis, kaj sxi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilagxanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aux amantinojn; cxar la viroj tiam nur malofte eniris la pregxejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Sxi ankaux vidis grandegan terfosiston klinanta kontraux stango apud lageto, kaj sxi lauxte diris, ke sxi hontus je sxia lando, se li ne havus plenegan trempadon. La Dimancxon sekvantan la sama vidajxo frapis sxiajn okulojn. Tuje sxi alproksimigxis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuragxeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," sxi diris, "vi ne lin jxetos en la lageton?" Sxiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, sxi do furiozigxis kaj ekkriis: "Nun, cxu ne trovigxas inter vi ecx unu viro? Bone! per Dio, gxin faros mi mem!" Per rapidaj longaj pasxoj sxi marsxis al la terf
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

Frauxlino

 
Dimancxon
 
granda
 

terfosistoj

 

foriros

 

gehxoristoj

 

sekvantan

 

Cariad

 
devigi
 

amantinojn


patrinojn
 
fratinojn
 

edzinigxi

 

malofte

 

edzigoj

 

enterigiroj

 

ankaux

 
eniris
 

virojn

 

pregxejon


plezuron

 
denove
 
alvenis
 

strato

 

malamikoj

 

Dimancxo

 
aprobis
 

finigita

 

preteriro

 

auxskultis


atendis

 

vilagxanojn

 

multajn

 

okulojn

 

furiozigxis

 

ekkriis

 

trovigxas

 

efekton

 
videblan
 

lageton


paroloj

 

produktis

 

nenian

 
rapidaj
 
longaj
 
pasxoj
 

marsxis

 

jxetos

 

plenegan

 

trempadon