FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
alajn kondicxojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato. _"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_ LA LINGVO DE LA FLOROJ. Originale verkita de Ben Elmy (Dauxrigata de pagxo 79). PARTO II. Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aux ecx prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultigxanta anaro de observistoj pruvas tion cxi. Tamen, cxar la kreskajxoj aux floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel tauxgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Ecx tiam, multe da floraj okazajxoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas. Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskajxoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[2] Sed tiamaniere, farigxas ankoraux pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "_kreskajxo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj cxi partoj reciproke ekmovigxas._"[2] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskajxo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, cxu eble gxi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, ecx cxe la dudeka centjaro! Tre miriga ankaux estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraux mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskajxo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj ecx albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskajxon. Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaux estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskajxo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto._"[2] Sed certe, oni povas plivole demandi cxu la agadoj de kelkaj floroj ne superas ecx iajn funkciadojn de tia besta cerbo. Rilate al tio cxi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio kreskajxa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_cxe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_ psikologia _agado; ke tio cxi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondicxita per psikologia agado; ke iaj kreskajxoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco ga
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

kreskajxo

 

posedas

 
partoj
 

kreskajxoj

 

floroj

 

sukeran

 

produktas

 
psikologia
 

instinkto

 

Darwin


kompreneble

 

psikologio

 

argumentas

 
folioj
 
perioda
 

miriga

 

ankaux

 
fenomeno
 

Taylor

 

kondicxita


mambesto
 

nervfadenojn

 
mirindega
 

akompanantaj

 

movadoj

 

Ankoraux

 

ekvivalenton

 

kreskajxa

 

ordonojn

 
sentadojn

komunikigas

 

estonta

 

inspiras

 
senfadena
 

ebleco

 
dudeka
 
centjaro
 

telegrafi

 

telegrafo

 
nescia

proksime

 
ekzistas
 
movadojn
 

apudaj

 

agadas

 

reguligante

 

radikpinto

 
sentema
 
malsupera
 

kelkaj