FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   >>  
e Maist sweetly o' thine. As at noontide the sinbeams On earth saftly rest, I think o' the fervour That glows i' thy breast. The e'en, wi' its stillness, Its starnies, an' dew, The tale o' thy kin'ness Aye whispers anew. Sae thou tae my soul Art near evermair; And fond fancy cleeds thee In dream glamours fair. For me the braw warl' Its brichtness wad tyne, Should thy love e'er grow caul' O dearie o' mine! ZENITA SUNO. Originale verkita de Thomas Hunter, M.A. Ho! Suno en plej alta vojo, Ci venas kun somera gxojo; Tagigxas nun la tago glora Junio dudek unu flora. Pli frua estas kant' miela De la arbara birdo bela Kies fluida vocxo penas Dum ci en roza robo venas. Gxojas la besto, cxia floro Kun la plej ricxa bonodoro, Kaj kun la plej kolora helo Disdonas benon de l'cxielo. Homaro nun per interamo Respondus al la cia flamo, Cxar venas ci en alta vojo, Ho! Suno kun somera gxojo. NEATENDITA AVIZO. Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed gxi ne utilos al mi!" La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj sxajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo. Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo trovigxis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo suficxos cxie! Li do forveturis, por viziti la familian naskigxejon. Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilagxanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaux cxiuj Euxropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malgxoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermangxo, li auxdis la nomon de nia kara lingvo! Morgauxe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj. Cxion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni. Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun cxi bedauxrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi cxiujn malklarajxojn! Se placxos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj. Mia malnova amiko
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   >>  



Top keywords:

lingvo

 

eltrovis

 
pensis
 

somera

 

eniras

 

hotelon

 

eliras

 
regionon
 

vagonaro

 

lingvon


Preskaux

 

komprenas

 

malproksiman

 
vilagxanaro
 
apartenas
 

bonekonataj

 

antikva

 
familio
 

Franca

 

Subite


kontenta
 

rilatojn

 
neniajn
 

alilanduloj

 

malnova

 

sxajne

 

kastelo

 

trovigxis

 

forveturis

 
viziti

familian

 

naskigxejon

 

Francaj

 
bonege
 

suficxos

 
Alveninte
 
ekkriis
 

okazon

 

bedauxrindan

 
facila

klarigi

 
rakontis
 
Londono
 

reveno

 

cxiujn

 

malklarajxojn

 

deziris

 
demandu
 
skribis
 

placxos