FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
gxu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj. Sur la beleta marbordo Wimereuxxa ni gxuis tre felicxan posttagmezon. La suno jxetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidigxis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj sxercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj gxuis tre plezuran ludadon kun la cxarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, ecx la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto cxiam estas internaciaj, kaj ni estis tre felicxaj, kaj multe bedauxris kiam vesperigxis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermangxo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la cxefloko de cxiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj gxardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis farigxi nova kunverkanto, kaj ni hodiaux povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon. Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, gxis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu cxi Gazeto. La proksiman tagon, post matenmangxo, ni hxore estis kantantaj _Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel. Kia belega sablaro tie trovigxas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, sxajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu cxi agrabla amuzado. La tieaj amikoj cxiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindajxon. Sur tiu cxi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilagxo. Le Portel estas enlogxata de fisxistoj, sed Wimereuxx, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta cxirkauxurbo de Bulonjo. En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fisxisto. Sro. Michauxx diris al mi, ke multe da la tieaj logxantoj ankoraux posedas la trajtojn Hispanrasajn, cxar siaj praavoj venis el tiu suda lando. Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni arangxis finan posttagmezan promenadon gxis la rimarkinda monumento de la _Grande Armee_ Napoleona. Tiu cxi estis tiel sxatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero cxiam estis bela. Tamen oni
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

Portel

 

infanoj

 
Redaktoro
 

sablaro

 

amikoj

 

interesan

 

estuario

 
denove
 

Bulonjo

 

Esperantistoj


asfalto

 

Bonega

 

malmola

 
rimarkinda
 
trovigxas
 

sxajne

 

tempon

 
agrabla
 

amuzado

 

neniam


monumento
 

promenadon

 
posttagmezan
 

krevetkaptado

 

proksiman

 

sxatinda

 

Gazeto

 

helpis

 

sukceso

 
vetero

matenmangxo

 

konduki

 

Napoleona

 
Grande
 

samideanoj

 
kantantaj
 
Funiculi
 

Funicula

 

nelacigeblaj

 
belega

procesion

 
enterigiron
 
fisxisto
 

trolongigis

 

cxirkauxurbo

 

funebran

 

Michauxx

 
logxantoj
 
ankoraux
 

posedas