FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  
osisto, lin ekkaptis je la gorgxo kaj forjxetis lin en la akvon. Neniam li tie revidigxis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis jxetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando. Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan _Cariad_'on. La juna paro cxiam dankis la karan Frauxlinon pro sia felicxeco, kiun ili sxuldis al sxia decida konduto; kaj la Frauxlino estis ecx pli respektegata kaj amata de sxiaj najbaroj. La morto de nia Frauxlino similis je sxia vivo. Kiam sxi kredis, ke la fino alproksimigxis, sxi venigis la vilagxan cxarpentiston, kaj donis al li la mendojn por sxia cxerko kaj cxiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro. Post kelkaj semajnoj sxi unu mateno sentis, ke sxia animo baldaux foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris cxirkaux la lito, sxi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiauxparolojn. Sxi estis tiel trankvila, kaj sxia vocxo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam sxi diris: Mi estas laca; sxi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis. Multaj ploris sian Frauxlinon. FOOTNOTE: [8] _Tiu cxi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaux inter patro kaj filo, aux amikoj. Gxi do sxajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.--E.W._ UNU NOKTO EN "CALABRE." Eltirajxo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet. Ian tagon, mi vojagxis en "Calabre." Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; suficxas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas cxe ili. Kiel kunvojagxanto, mi havis junulon. En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj cxevaloj marsxis multepene; mia kamarado rajdis antaux mi; vojeto kiu sxajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin... Gxis la eknokto ni sercxis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni sercxis, des pli ni perdigxis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris gxin, ne sen suspekto, sed kiel fari? Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante cxirkaux tablo kie, cxe la unua vorto, oni invitis nin. Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas mangxanta kaj trinkanta, almenaux li, cxar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj mastroj. Tiuj cxi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus kredinta ke g
PREV.   NEXT  
|<   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   >>  



Top keywords:

ploris

 

Frauxlinon

 
Frauxlino
 

sercxis

 

amikoj

 

cxirkaux

 

mienon

 
virino
 

Francojn

 

precipe


kunvojagxanto

 

Courrier

 

Boulet

 
Tradukita
 
neniun
 

CALABRE

 

valegoj

 
malamas
 

montoj

 

junulon


Eltirajxo
 

cxevaloj

 
malbonaj
 

kredas

 

suficxas

 

malamegas

 

malagrable

 

tempon

 

Klarigi

 
Calabre

vojagxis

 

malpli

 

sidante

 
karbisto
 

invitis

 
familion
 
suspekto
 

trovis

 

junulo

 
ekzamenis

mastroj

 
karbistoj
 
almenaux
 

trinkanta

 

petigis

 

kredinta

 

mangxanta

 
irebla
 
sxajnis
 

perdigis