FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   >>  
n la dormocxambron. La pordo de la cxambro malfermigxis: Bruno eniris. Subite terurplena kriego surdigxis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskaux senmove en sian segxegon, nur murmurante--"Mi gxin vidis! Mi gxin vidis! Mi estas viro mortonta!" Tiu cxi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kauxzi tian malfelicxecon. Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompigxis sur la tapisxo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperajxon kiu cxiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaux la subita morto de tiu persono. Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese. Mi do eliris por venigi kuraciston. Logxante en la kolegxo, estis necese ke mi petu permeson de la kolegxestro, cxar vespere je dirita horo la pordego fermigxis por ke neniu povu senpermese eliri. La kolegxestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizagxa, auxskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfelicxeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni cxu mi povos ion fari." Cxar la kolegxestro tre malofte vizitis la logxejon de kolegxanoj, tiu cxi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la logxejo de Bruno. Enirante en la cxambron ni trovis Brunon ankoraux flegatan de Blanko, sxajne neniel plibonigxitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavocxe--"Mia kara Bruno, mi tre bedauxras aux...." Kvazaux elektrigxita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana vocxo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antaux _vi_." Unue iom enuata, sed baldaux komprenante la sxercon, nia bona estro trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton." Tiel parolinte li ridetante foriris. Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799. FOOTNOTES: [12] Booby-trap. [13] Pillow. [14] Lamp globe. [15] Played the fool. _Almozulo_: Donu al mi pencon, Sinjorino! _Sinjorino_: Cxu vi ne povas trovi laboradon! _Almozulo_: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo. _Sinjorino_: Kial? Kion vi faras? _Almozulo_: Mi forsxovelas negxon de pavimo. G.C.L.
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   >>  



Top keywords:
kolegxestro
 

Almozulo

 
Sinjorino
 

kuraciston

 
permeson
 
antaux
 
granda
 

Kvazaux

 

eksaltis

 

trompoplena


elektrigxita

 

petolis

 

Pardonu

 

Sinjoro

 

senintence

 

piedojn

 

elkriante

 

plibonigxitan

 

sekvis

 

forgesis


estron

 

logxejo

 

cxambron

 

Enirante

 
atendita
 
malofte
 

vizitis

 

logxejon

 

propono

 

kolegxanoj


trovis

 
Brunon
 
klinante
 

junulo

 

amindavocxe

 

neatendita

 

vizitanto

 

flegatan

 

ankoraux

 
Blanko

sxajne
 
neniel
 

bedauxras

 

pencon

 
laboradon
 

Pillow

 

Played

 

negxon

 

forsxovelas

 
pavimo