FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   >>  
for de la cxambro, senvidite._) Vocxo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj cxe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino J. _cxirkauxrigardas antauxe ol la persono povas atingi la pordon--sxi lasas fali la auxdilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovagxe per lia brako._) S-ino J. (_kun milo[27] da vulkanoj[28] je sia vocxo_)--RICXJO!! RICXARDO!!! S-o J. (_provas gajete sxajni kuragxa_).--Nu, Kara Mia, cxu vi gxojas min revidi? S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-cxi. (_Sxi tenas la auxdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem_). S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas? Vocxo.--Efektive, cxu vi forgesis tiel baldaux? Via propra Ricxjo. S-o J.--Sed, pendigxu! ... (S-ino J. _metas sian manon sur lian busxon_). S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris? Vocxo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto. S-o J. (_li mem provanta alvoki per la telefono_).--Silentigxu, malsagxulo! Cxu vi ne scias.... (S-ino J. _cxesigas lin kiel antauxe_.) S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-cxi konversacion cxar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, lacxigas iom auxskultante lian propran imagxan vocxon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi jugxan disigon.[29] Vocxo.--UX--ux--ho! ux--ux--(S-ino J. _sonorigas por cxesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J., _kies vizagxo grade igxas fraga-tomata-sun-mallevigxan specon de koloro_). S-ino J. (_per nordpolusa[30] vocxo_).--Havu la bonecon klarigi--se eble vi povas. S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolcxan kutimeton, alvokante min cxe la oficejo cxiuhore, kaj cxar mi--ux--ne estas--ux--cxiam tie.... S-ino J.--Estante cxe cxevalkuraj konkursoj, eble? S-o J. (_kuragxege_).--Jes, estante cxe cxevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperajxon hieraux, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, dauxrigante ... cxar mi ne cxiam estas cxe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ux ... maltrankviligxus se mi ne respondus cxiufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia cxefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian vocxon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsagxulo nescii
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   >>  



Top keywords:

oficejo

 

gajete

 
propra
 

auxdilon

 

konkursoj

 

cxevalkuraj

 

antauxe

 
malsagxulo
 

vocxon

 

persono


telefono

 

tomata

 

pretige

 
atesti
 
procesos
 

kompleze

 

lacxigas

 
auxskultante
 

propran

 

imagxan


ricevi
 

jugxan

 
komunikadon
 

elektran

 

turnas

 

cxesigi

 

sonorigas

 

disigon

 

mallevigxan

 
vizagxo

pensis

 

dauxrigante

 

maltrankviligxus

 
respondus
 

gradan

 
bonprosperajxon
 
hieraux
 

forlasonta

 

cxiufoje

 
sonorigus

respondu

 
forestus
 
nescii
 

ventroparolanto

 

ordonis

 

Korkisto

 

cxefkomizo

 
trovinte
 
klarigi
 

bonecon