FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
>>  
miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis. Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante cxu gxi estis akurata. Mi ricevis la sekvantan respondon--"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aux elefantiasio. La rizo sole ne kauxzas tion: La malricxuloj, la kampanoj, ankaux suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte mangxas rizon; eble nur unu aux du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraux konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaux la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata cxambro havas ofte tiun malsanon. Unu aux du monatoj en la patralando estas suficxaj por kuraci gxin." (Espo. 7383). Esperantisto 8105. Kara Sinjoro, La unua numero de via tre lauxdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaux portis benon al cxiuj de tiu cxi loko; cxar, jxus cxe la momento de gxia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al gxiaj bone presitaj pagxoj. Certe cxiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuragxa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedauxras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas cxe ni _Kariofilojn_.[17] Mi devis esti skribinta _diantojn_,[18] cxar la kariofilo,[17] kreskajxo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie cxi. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ... Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaux ellernis tre multe pri la kariofila[17] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi mirigxas legante ke Anglujo enportas cxiujare 1/4 milion funtojn[20] da tiu drogo. Certe cxiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![21] Kun sinceraj gratuloj, Via fidele, C. Bicknell. FOOTNOTES: [17] Cloves. [18] Carnations. [19] Amateur. [20] Pounds. [21] Apple tarts. LA SONO DE VOCXO. (Telefona Okazo.) (de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.) * * * S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOCXO. * * * [_SCENO.--Mangxocxambro cxe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo._] S-
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
>>  



Top keywords:

malsano

 

ankaux

 
patralando
 

JUNEDZO

 

nemetiista

 

Kvankam

 

Mangxocxambro

 
Gesinjoroj
 

kreskajxo

 

tropikaj


landoj

 

vegeti

 

Esperantan

 
vorton
 
carnation
 

lernis

 

kariofilo

 
sciencan
 

cloves

 

botanikisto


Junedzo
 

Esperantuloj

 
skribante
 

ekzemplon

 

malbonan

 

entrepreno

 

bedauxras

 

skribtablo

 

artikoleto

 
telefono

skribinta

 

diantojn

 

fiksita

 
Kariofilojn
 

Somero

 
kulturas
 
senkulpigo
 

fidele

 

eltirita

 
Bicknell

gratuloj

 
sinceraj
 
pomtortojn
 

FOOTNOTES

 

WEBSTER

 

Telefona

 

Pounds

 
Cloves
 
Carnations
 

Amateur