FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   >>  
La tradukoj de la Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaux tauxga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaux sammaniere tradukis _La Suno Hispana_. * * * Ni bedauxras ke ni ne havas suficxe da spaco por doni cxiumonate malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la Lingvo Internacia, L'Esperantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la plej novan sed _tiu cxi_ Esperantist estas la lastenaskita) _Hispana Suno_. Gxi estas dekdupagxa monata gazeto en la lingvoj Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko. Oni ne trovos rakontojn aux poemojn, sed la organo estos tre utila por cxiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; cxar la paralelaj tradukoj estas lauxvortaj. * * * La Sekretario de la Edukada Regnafako[37] skribis, antaux ne longe, al Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado pri Esperanto farigxus parton de la edukada kurso en la lernejoj popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero, sed espera fajrereto kusxas kasxe en tiu vorto _nuntempe_. * * * Sinjoro Ellis ankaux sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo, Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam la membraro estos plimultigxinta. Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin cxar gxi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon. * * * Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan sxakludon kun Subleuxtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaux el ili cxiam skribas en Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon. * * * La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre sukcesa. Preskaux cent cxeestantoj auxskultis paroladon pri la lingvo internacia kaj gxia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membrigxis kaj la cxiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je cxiuj demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d. * * * Jen estas ankaux bonaj novajxoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven paroladis cxe la Athenaeum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   >>  



Top keywords:

Sinjoro

 

ankaux

 
Esperanto
 

Esperantaj

 

komencis

 

Ceylon

 

Brixton

 
Metcalfe
 

lingvo

 

nuntempe


Plymouth

 

Hispana

 

tradukoj

 
korespondan
 
espera
 

disvastigi

 

regnan

 
interesas
 

proponon

 

Esperanton


akcepti
 

fajrereto

 
plioficiale
 

fondigi

 

esperante

 

kurson

 

Wackrill

 

Colombo

 

sxakludon

 
societon

sciigas

 

sukceson

 

entrepreno

 
kusxas
 

bonvolas

 
membraro
 
plimultigxinta
 

speciale

 

kunveno

 
demandoj

respondos

 
societo
 
jarabonpago
 

volonte

 

Kellett

 

Athenaeum

 

kelkaj

 
paroladis
 
novajxoj
 

Treleaven