FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
igxo de internaciaj rilatoj estas ankaux pliiga laboro, ekkoleremeco kaj malkomprenecoj. Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la alia, ili malgrandigxadis gxis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis. Estas kredeble ke, je kuro de agxoj, homara sagxeco povus elpensi lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas gxin. Kaj, cxar per unanima konsento de cxiuj el la plej kompetentaj auxtoritatuloj, Esperanto estas la plej bona sxlosillingvo gxis nun elpensita; cxar oni ne povas dubi ke gxi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni invitas cxiujn Geanglojn ellerni Esperanton. Speciale ni skribis "sxlosillingvon" cxar estas necese je la komenco akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aux deziras anstatauxi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu songxas devigi cxiujn mondlogxantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj, kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj kaj domaj rilatoj. Oni nur antauxmetas Esperanton kiel dua lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus cxiulandanojn facile interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo. Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva. En tiu cxi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco pravigos nian kredon, ni kuragxigxas antauxmeti koregan peton ke nia legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora cxioscio estas gxenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila eldono je tiu cxi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas cxiuj eklernantoj. Cxiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj ricevataj. "Neniu el ni estas senerara, ecx la plej juna" estas sagxa proverbo, precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu cxi, kie ni cxiuj estas pli aux malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraux estas en sia infaneco. Jen estas resumo de la kauxzoj kiuj fondigis tiun cxi organon de la Esperanta movado en Britujo. Ni estas Esperantistoj cxar ni havas esperon kaj konfidon je la progreso de homaro. Ni estas Esperantistoj cxar ni kredas ke, pro la sencxese kreskantaj facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo estas neevitebla kaj absolute necesa. Ni estas Esperantistoj cxar la alpreno de Esperanto ebligos al cxiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiuj
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:
Esperanto
 

lingvon

 
Esperantistoj
 

lingvo

 
Esperanton
 
esperas
 
bezonas
 

rilatoj

 

novicoj

 

simila


cxiujn

 

alpreno

 

cxioscio

 

redaktora

 

senkulpigi

 

neeviteblajn

 

erarojn

 

cxiajnaciaj

 

absurda

 

eldono


necesa

 

absolute

 

Redaktoro

 

ebligos

 
ridinda
 
bezonos
 

memfida

 

gxenerale

 

Espero

 

Konfido


estonteco

 
pravigos
 
fondita
 

Gazeto

 

dulingva

 

aldonojn

 

internaciaj

 

kredon

 

legantaro

 
etendos

partopreni
 
Bonfaradon
 

bonajn

 

kuragxigxas

 
antauxmeti
 

koregan

 

Kunlaborantoj

 

eklernantoj

 

organon

 
Esperanta