FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   >>  
En liaj helaj pagxoj! Do rigardu Ne tro severe tiun cxi libreton Malindan ehxon je l'Avona Cigno. A.M. PERSONOJ. Alonzo, regxo de Neapolo. Sebastiano, frato de Alonzo. Prospero, rajta duko de Milano. Antonio, frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano. Ferdinando, regxido de Neapolo, filo de Alonzo. Gonzalo, honesta maljuna konsilano. Adriano } kortegaj sinjoroj. Francisko } Kalibano, sovagxa kaj malbela sklavo. Trinkulo, kortega amuzulo. Stefano, drinkema kelisto. Sxipestro, Subestro, Maristoj. Mirando, filino de Prospero. Arielo, aera spirito. Iriso, Cereso, Juno, } spiritoj. Nimfoj, Rikoltistoj, } Aliaj Spiritaj Servistoj de Prospero. La Agado havas lokon unue en sxipo apud la landbordo, poste sur insulo. AKTO I. Sceno 1.--_En sxipo--Ventega fulmotondra bruego auxdata._ (_Venas_ Sxipestro _kaj_ Subestro.) Sxipestro.--Subestro! Subestro.--Tie cxi, mastro; kion vi ordonas? Sxipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aux la sxipo disrompigxos sur la sxtonegoj. Vigle, vigle! (_Venas_ Maristoj.) Subestro.--He! kamaradoj, kuragxe! kuragxe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun, blovu, ventoj, gxis vi krevos, se estas suficxa spaco! (_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo _kaj_ Aliaj.) Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la sxipestro? Brave agu, sxipanoj! Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre. Antonio.--Kie estas la sxipestro, subestro? Subestro.--Cxu vi ne auxdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj cxambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie cxi. Gonzalo.--Neniel; estu pacienca! Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie cxi! Cxu tiaj blekegantoj timas regxan nomon? Ne! Iru en la cxambron. Silentu! Ne malhelpu nin. Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la sxipo portas. Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj cxi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tusxos plu ian sxnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via cxambreto pretigxu por ia ebla estonta malfelicxo, se gxi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle, kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie cxi, mi petas! (_Foriras_). Gonzalo.--Mi ja gxojas pri tiu cxi malgentilulo; sxajnas al mi ke sur li ne estas signo de dro
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   >>  



Top keywords:

Subestro

 
Gonzalo
 
Alonzo
 

Prospero

 

Sxipestro

 

Antonio

 

Maristoj

 

mastro

 
konsilano
 

kuragxe


subestro
 
sxipestro
 

kamaradoj

 

Milano

 

Sebastiano

 

Neapolo

 

Ferdinando

 
atentu
 

blekegantoj

 

regxan


malhelpu

 
Silentu
 
memoru
 

cxambron

 

helpas

 

ventegon

 
Neniel
 

laboron

 

cxambretoj

 

malhelpas


pacienca

 

auxdas

 

pretigxu

 

malfelicxo

 

estonta

 

cxambreto

 

vivadis

 

okazos

 
sxajnas
 

malgentilulo


Foriras

 

gxojas

 

malsupre

 
ordoni
 
elementoj
 
Neniun
 

portas

 

silentu

 

tiamaniere

 

sxnuregon