FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  
progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley--elparolata Kihxli--havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj. Vere ili faris grandan propagandon, cxar, kvankam la urbo ne estas granda, jen estas preskaux sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie cxiu konas siajn najbarojn, sed, cxu tiu cxi estas vera aux ne, oni devas gratulegi la Kihxlian Societon pri gxia rapidega kresko. Ankaux cxi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis pri Esperanto cxe la Literary and Philosophical Institute, Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek cxeestantoj, kaj, post la parolado, dudek el ili deziris grupigxi. Tiel nia plej norda Angla Grupo naskis. Ni petas cxiujn kiuj logxas en aux apud tiu urbo ke ili aligxu al la nova societo. Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, jxus fondigis la "Forest Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de tauxga cxambrego en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto. La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead, Plymouth, ankaux deziregas cxambregon kie li povos doni senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn du kunlaborantojn. Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson cxe la Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Sxajnas al ni ke estas notindege ke Angla Universitato malfermis kurson. Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaux komencos kurson en Jxaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj ni kredas ke gxi kreskos rapide. Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, S.W. Ankaux al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road, S.W. Tiuj cxi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni skribos al li pri la afero. GRAVA AVIZO. La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian tempon por disvastigi Esperant
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   >>  



Top keywords:

Sinjoro

 

Esperanto

 
kurson
 

amikoj

 

Ankaux

 

Motteau

 

deziras

 
Manchester
 

lernantoj

 

multaj


komencos

 

skribos

 

Universitato

 
Ilford
 
senpagan
 

Doktoro

 

Forest

 
disvastigi
 

korege

 

malfermis


notindege
 

entrepreno

 
sukcesa
 

Sxajnas

 

aktivega

 

baldaux

 

instruadon

 

Esperanta

 

movado

 
jarkunvenon

komencis

 

monatoj

 

kunlaborantojn

 
Esperantan
 

Liverpool

 
Jxaponujo
 
esperas
 

aktiva

 

Oktobro

 
kreskos

adreso

 
senpagaj
 
grupon
 

progreso

 

Jeffery

 

kursoj

 

tempon

 
Esperant
 
aminde
 

gesinjorojn