FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   >>  
llonga tempo, tamen sciu chi tion, Usono: _Ili estos superitaj!_ [aplauda pauzo] Chi-tage, ni kunighas char ni elektis esperon super timo, unuecon de celo super konflikto kaj malakordo. Chi-tage, ni venas por deklari finon de la etanimaj plendoj kaj falsaj promesoj, la kontrauriprochoj, kaj eluzitaj dogmoj kiuj dum tro longe strangolis niajn politikojn. Ni restas juna nacio. Sed lau la bibliaj vortoj,{2} venas la tempo por forigi infanajhojn. Venas la tempo por reaserti nian dauran spiriton, elekti pli bonan historion, antauenigi tiun karegan donacon, tiun noblan ideon transdonitan de generacio al generacio, la promeson donitan de Dio ke _chiuj_ estas egalaj, _chiuj_ estas liberaj, kaj _chiuj_ meritas shancon preni sian plenan mezuron de felicho. [pli longa aplauda pauzo] Reasertante la grandecon de nia nacio, ni komprenas ke grandeco neniam estu supozata. Oni devas gajni ghin per faroj. Nia vojagho neniam konsistis el facilaj vojoj au kontento kun malpli. Ghi ne estis la vojo por la malkuraghaj, por tiuj preferantaj ripozon pli ol laboron, au avarantaj sole la plezurojn de richoj kaj famo. Male, estis la riskantoj, la agantoj, la farantoj de ajhoj--iuj famaj, sed pli ofte viroj kaj virinoj obskuraj en sia laboro--kiuj suprenportis nin lau la longa malfacila vojo al prosperon kaj liberon. Por ni, ili pakis siajn malmultajn posedajhojn kaj vojaghis trans oceanoj serchante novan vivon. Por ni, ili laboregis en shvitlaborejoj, koloniis la Okcidenton, eltenis la baton de la vipo, kaj plugis la malmolan teron. Por ni, ili batalis kaj mortis en lokoj kiel Concord kaj Gettysburg, Normandy kaj Khe Sanh.{3} Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ghis iliaj manoj perdis la hauton, por ke ni havu pli bonan vivon. Ili konsideris Usonon pli granda ol la sumo de niaj individuaj ambicioj, pli granda ol la diferencoj de naskigho au richeco au frakcio. Tio chi estas la vojagho, kiun ni daurigas hodiau. Ni restas la plej prospera, potenca nacio sur Tero. Niaj laborantoj estas ne malpli produktivaj, ol kiam tiu krizo komencighis. Niaj mensoj estas ne malpli inventemaj, niaj varoj kaj servoj ne malpli bezonataj ol lastsemajne, au lastmonate, au lastjare. Nia kapablo restas nereduktita, sed nia tempo de kontenta inerto, de protektado de la avantaghoj de malmultaj, kaj prokrastado de malagrablaj elektoj--tiu tempo certe jam pasis. Ekde _hodiau_, ni devas ekstari, forigi nian polvon, kaj komenci
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   >>  



Top keywords:

malpli

 

restas

 

forigi

 

hodiau

 

generacio

 

neniam

 

virinoj

 

vojagho

 

granda

 
aplauda

elektoj
 

plugis

 

eltenis

 
malmolan
 

malagrablaj

 

malmultaj

 
Gettysburg
 

Normandy

 
Concord
 

batalis


prokrastado
 

mortis

 

shvitlaborejoj

 

liberon

 

ekstari

 

polvon

 

malfacila

 

komenci

 

prosperon

 

malmultajn


laboregis

 

koloniis

 

serchante

 
posedajhojn
 

vojaghis

 

oceanoj

 

Okcidenton

 
avantaghoj
 

frakcio

 
servoj

daurigas
 
bezonataj
 

lastsemajne

 

diferencoj

 

lastmonate

 

naskigho

 

richeco

 

komencighis

 
laborantoj
 

produktivaj